Katastrofaj inundoj en la Valencia Landaro
Ok horoj de silento kaj nenio-farado
Ekde sabato 26 de Oktobro 2024 la meteorogiaj informoj de la televido À Punt avertis pri la ege grava de la ŝtormo DANA. Ekzistis ĉio-ampleksa dokmentaro de la metereologia situacio. La unua ruĝa alarmo de AEMET por la Valencio-areo estis publikigita je 7:31 a.m. marde. Je la 11-a kaj 45-a horoj, la Krizkunordiga Centro publikigis specialan hidrologian atentigon por la rivero Magre, kvaronhoron post kiam, Carlos Mazón trankviligis la loĝantaron kaj certigis, ke ĉio trankviliĝu je la 18-a horo. Baldaŭ post 19:00, Paiporta estis forlavita de la akvo kaj pli ol 60 el ĝiaj loĝantoj mortis aŭ estis mortontaj. Sed la honorinda prezidanto de la PP, Carlos Mazón, atendis ĝis la 20:11 por sendi la "preventan" civilprotektan alarmon. Je la 21:30, li prepariĝis por aperi publike (kaj ne diri ion saĝan). Tiutempe la telefono 112 jam delonge kolapsis antaŭ inundo da helpovokoj, ke miloj da homoj estis kaptitaj en aŭtoj, kamionoj kaj busoj sur la vojoj kaj aŭtovojoj, multaj el ili sur la plafono por ne droni. Miloj da laboristoj en la industriejoj estis jam izolitaj sen alia eblo ol tranokti en la kelkfoje duonruinitaj fabrikoj, multaj maljunuloj dronis sur la teretaĝon de siaj domoj, kelkaj homoj ankoraŭ determinotaj estis, jam dronis ene de siaj aŭtoj sur la strato aŭ en la garaĝo.
Ne temas nur pri "krima neglektemo" de la registaro de la Generalitat, kiel multaj amaskomunikiloj jam priskribas ĝin. Ĝi estas alia manifestiĝo de krima politiko celanta garantii la profitojn de dungantoj k entreprenistoj, ĉiakoste, eĉ, se ĝi riskas dekojn da homaj vivoj. Estis sufiĉe da tempo por averti la riskan loĝantaron, por eviti movon, por organizi la evakuadon de industrioj, labor- kaj studcentroj. Sed la registaro atendis la finon de la labortago, kiam historia epizodo de pluvo jam fariĝis homa tragedio, tute evitebla se la registaro igis antaŭe.
Mazón nun diras, ke ili havis "kunordigajn problemojn", sed nur kiam la registaro de PP-Vox formiĝis, ĝi fiere anoncis la forigon de la Kriz-Unuo de la Generalitat. Li faris tion samtempe, kiam li disvolvis ĝis deliro la politikon pri financado de ĉiaj agadoj konsiderataj "hispanaj kaj rasaj", kiel taŭroj, ĉasado por plezuro, katolikaj religiaj agadoj, kontraŭ-abortistaj grupoj, la ultra -reakciaj kaj neistaj gazetoj, ktp. Sed ankaŭ dum atenco al morto la uzadon, instruadon kaj sciencan integrecon de la kataluna lingvo parolata de valencianoj, krom sufoki sanon kaj publikan edukadon kaj multobligi la monon por la komerco de privata edukado.
Ne, la respondeco de la registaro de la Generalitat en ĉi tiu homa kaj materiala tragedio ne estas nur pro "krima neglektemo" nek estas solvita per la demisio de Carlos Mazón. La tuta registaro respondecas, la tuta PP, kiu subtenas ĝin, respondecas. La laboristoj, la viktimoj de lia krima politiko sur ĉiuj frontoj, ne devus elteni ĝin eĉ unu plian tagon.
Ni komencu preni nian estontecon en niajn manojn: Por la tuja formado de fronto de laboristaj organizoj (partioj, sindikatoj, asocioj ĉiuspecaj), kiuj organizu la solidarecon kaj ĝeneralan mobilizadon de nia klaso por ĉesigi ĉi tiun registaron kaj ĝian tutan detruan politikon je la servo de dungantoj kaj kapitalo.
València, 31 d’octubre de 2024 INTERNACIEMA KOLEKTIVISTA CIRKLO