Internaciema Kolektivista cirklo (IKC) estas projekto de politika grupo starigita kun la celo progresi en la teorio kaj praktiko de la konstruado de revoluciema laborista organizaĵo, kiu batalu por fini la kapitalisman barbarecon kaj alveni al senklasa socialista socio.
Ni defendas socian modelon bazitan en la laborista demokrateco de la laboristaj konsilioj, en solidareco kaj proleta internaciismo, kie neniam okazos denove iu ajn diskriminacio por kialoj ekonomiaj, seksaj aŭ seksa orientaĵo, de etna, kulturo aŭ aliaj originoj. En tiu projekto havas esencan gravecon la konstruado de laborista internaciista kaj revoluciema organizaĵo .
La politikaj pozicioj adoptitaj de ni baziĝas, kaj en la materiista, dialektika kaj sciencista analizo de la socia realo, kaj en la historiaj revoluciaj spertoj; tio estas, en marksismo. Do, ni ne kredas en iun ajn devigata ortodokso sed en la riĉeco de la racia kaj libera penso, kiu kreskas kaj disvolviĝas kun la demokrata diskuto inter egalaj homoj, por trovi komunan komprenon de la realeco kaj unuecon de agado por ĝin transformi.
La debato inter egalaj homoj, por esti efika, postulas la individuan kaj kolektivan klopodon kaj la laboron de klerigo de la anoj de la organizaĵo.
Je tutmonda programa nivelo ni trovis, ke ĉi tiuj pozicioj nin kunigas:
Proletaro kaj burĝaro
La skribita historio de la tuta ĝisnuna socio estas la historio de lukto inter antagonismaj klasoj. Tiun klasbatalon ne eliminis la kapitalismo. En la nuna imperiista fazo de la kapitalismo, klasaj antagonismoj estas simpligitaj en du grandaj malamikaj kampoj: proletaro kaj burĝaro. La burĝaro havas proprieton de produktaj rimedoj, distribuadaj rimedoj kaj de morta akumulada riĉeco de la tuta socio; la alia klaso, la proletaro, nur posedas sian laborforton, nepra por la vivo, renoviĝo kaj grandigo de tiu ĉi riĉeco.
Sekve, la nura socia klaso, kiu povas faligi la kapitalismon estas la proletaro. Tiu ĉi konsistas sociologie de laboristoj , kiuj ne havas proprieton de produkt-rimedoj, senlaboruloj kaj emeritoj. Proletaro kaj burĝaro frontas en konstanta klasbatalo.
La intermediaj klasoj, ĉu la tradicia malgranda burĝaro nun en regreso (butikistoj, metiistoj, malgrandaj terkulturistoj), aŭ la nova malgranda burĝaro (aŭtonomaj profesioj, salariul-direktivoj de la firmao-hierakio...), estas la socia subteno de la burĝaro. Tamen, pro tio, ke iliaj interesoj ne estas identaj al tiuj, kiuj havas la regantajn klasojn, okaze alvenas, ke ili ĉefroligas alfrontojn kun ĝi. Laborista klaso sciu profiti tiujn alfrontojn por treni malantaŭe, tiun socian amason, aŭ almenaŭ neŭtraligi ĝin.
Male, dum la disvolvo de la politikaj, ekonomiaj kaj sociaj krizoj, tiuj sociaj tavoloj estas (kune al senklasaj) la sociaj bredejoj de la faŝistaj movadoj, kiujn la burĝaro kreas celante al detruo de ĉia laborista organizaĵo kaj ĉiaj demokrataj liberecoj ,ĝenerale.
Klaso kaj partio
La proletaro bezonas konscion de ekspluatado por igi protagoniston de socia ŝanĝo. La klasbatalo, la organizaĵo kaj la klaskonscio estas tri nesepareblaj elementoj, kiuj nutriĝas inter ili kaj kreas kondiĉojn por la laborista klaso estri la konstruadon de nova socio
Nur profunda socia movado povas ŝanĝi la kapitalismon: la triumfanta proletaro transformita en estran klason en proceso de ĉia klaso-malapero. Por la sperto, la pripenso kaj la teorio, ni scias, ke la ekzistado de revoluciemaj politikaj organizaĵoj havante klaraj strategiaj kaj taktikaj prezentoj, laborante ene de amas-organizaĵoj de la klaso (sindikatoj kaj laboristaj konsilioj, ĝenerale dirante), estas decidaj en lukto por la socia ŝanĝo.
Iu partio ne povas anstataŭi la klason; sed la klaso ne povas alfronti tial konscian taskon, individue kaj kolektive, sen partioj aŭ revoluciaj organizaĵoj. Tiuj organizaĵoj devas alporti kolektivan inteligenton por analizi politikan realecon, por starigi la batal-programon kaj la politikajn poziciojn, por lerni de la propra kaj historia spertoj kaj por direkti la partiajn luktojn al fina celo de la pova preno de la proletaro.
Partioj kaj klaso-organizaĵoj devas havi strukturon kaj valorojn, kiuj konfiguros kaj anoncos tiujn de la socio, kiun ni celas, sed ili devas ebligi nin por respondi al konkretaj bezonoj de la aparta evoluo de ĉiu laborista klaso kaj de ĉiu ŝtato. La revoluciema partio ne estas la estonta socio, estas ilo de lukto kontraŭ la burĝaro kaj ties ŝtato, nun kaj ĉi tie.
Ŝtato
Kapitalista ŝtato estas produkto de evoluo de praformoj de ŝtatoj, kiuj protektis la socion de klasoj: la sklavismaj kaj feŭdismaj ŝtatoj. La ŝtato aperas kune al la klaso socio, frukto de evoluo de socia disvolviĝo ene de primitiva komunismo. La kapitalista ŝtato aŭ simple la nuna ŝtato, estas organizaĵo, kiu la burĝaro uzas por garantii, ke la socio funkciu en ĝia profito. La burĝaro kontrolas la leĝan povon, kiu igas leĝojn; la agantan povon, kiu mastrumas rimedojn kaj socian perforton; kaj la juĝan povon, kiu subpremas tion, kion ĝi taksas kiel leĝajn malobservojn. Tiu ĉi, sub masko de zorgado pri bonfarto de la tuta socio.
Monopolo de perforto estas esenco de la ŝtato. Jen la ekstremaj iloj, kiuj garantias kaj la tenadon de la burĝa ordo kaj la privilegiojn de la superreganta klaso, estas la subpremantaj fortoj (policistoj kaj similaj) kaj la armeo. La socio, kiun ni deziras krei, malaperigos, kune al sociaj klasoj, tiun subpremantan strukturon, liberiganta la socian mastrumadon de ĝia trajto de ilo de subpremado de klaso sub alia.
La ĝenerala perspektivo de la estonta socio, kiun ni volas konstrui, estas:
Socialismo bazita en la laborista demokrateco; en la laboristaj konsilioj, kiuj estis elektitaj kaj revokeblaj ĉiumomente. Tio estas, tutmonda respubliko de laboristaj konsilioj , kiu estos tute kontraŭe de monstro de la diktaturoj naciaj, stalinistaj kaj populismaj, kiuj malpurigis la vorton de socialismo tra la XX kaj XXI-jarcentoj.
La demokrateco laborista kaj konsiliista
La demokrateco laborista kaj konsiliista, ke ni konsideras nian socian projekton, posedos internan strukturon vere demokratan. Ĝi havos liberon kaj de eksprimo kaj de kritiko, kaj de partioj, kaj de tendencoj, ktp., por la proletaro kaj la aliaj laboristoj. Samtempe, tiu sistemo entenos la unuecon de agado inter iliaj partoj, aparte necesaj al ekonomia ebeno kaj en la batalo por sin defendi de la malamikaj klasoj. Ni nin reklamas de la historiaj spertoj de la Pariza Komunumo (1871), de la potenco de la sovetoj dum la rusa revolucio (1917) kaj de la komitatoj de la revolucia situacio en la Hispana Ŝtato (1936).
Kolektivismo
Kolektivismo estas vorto, kiun niaj avoj - en granda parto de la hispana ŝtato - donis al kolektiva mastrumado per laborista demokratia reĝimo, de kampoj, fabrikoj kaj ĉiaj firmaoj, kiuj estis alproprigitaj de la tiama burĝaro dum la revolucia procezo, inter 1936-37.
Por ni, kolektivismo, en larĝa senco de la vorto, estas socia-politika strukturo bazita en la povo de federitaj laboristaj konsilioj, kiuj starigas leĝojn kaj regantajn decidojn, bazitaj en laborista demokrateco kaj dotitaj de sistemo de ekonomia sistemo de planado kaj distribuado.
La vorto kolektivismo, en strikta senco, nomigas proponon de nova produkta organizaĵo, kiu sekurigos ekonomian funkciadon de la socio laŭ bazo de malapero de la privata proprieto de la produktado-rimedoj. Ĝi funkcios per laborejoj estritaj de la propraj laboristoj kaj starigos demokrate ekonomian kaj strategian planadon por kovri verajn necesojn de la loĝantaro.
Temas pri sistemo, kiu inkludos manierojn de produktoj kaj servoj distribuado, kiu iros ekde senpageco ĝis taksado per averaĝa ĥoro de laboro, kaj kondukos la socion iom- post- iom al vera komunismo, kie de ĉiu oni ricevas laŭ siaj eblecoj kaj al ĉiu oni donas laŭ iliaj necesoj kaj bezonoj.
Kolektivismo estas, do, alia maniero nomigi socialismon, kiu avantaĝe evitas konfuzaĵojn kun reformemaj tendencoj, adaptitaj al kapitalismo (socia demokrateco, stalinismo kaj iliaj variantoj de ili.)
Internaciismo
Nia politika, socia kaj ekonomia celo estas tutmonda, kiel la proletaro kaj la kapitalismo mem. Ni asertas principon de unueco kaj solidareco de la proletaro supren ĉiuj limoj kaj interesoj de iu ajn parto de burĝaro de iu ajn lando. Sekve, ni defendas la neceson de internacia revoluciema organizaĵo, kiu zorgu pri necesaj kondiĉoj por kunordigi kaj direkti la revolucion al tutmonda skalo.
Ni nin firmigas heredantoj de la teoriaj akiraĵoj kaj de la revoluciema sperto de Laboristaj Internacioj antaŭ ilia malapero (la unua) aŭ degenero. (Ĉiuj aliaj).
Pro tiu kialo, fundamenta akso de nia programo estas la lukto kontraŭ ĉiuj intervenoj kaj imperiaj militoj, aparte tiuj agadoj, kiujn nia propra burĝaro direktas, aŭ en kiuj ĝi kunlaboras. Fronte al kapitalista prirabado, kiu ne konas limojn, ni volas rekuperi la malnovan principon: "Proletoj de la tutaj landoj, unuiĝu".
Nia internaciismo, ankaŭ, alpelas nin inkludi en nian programon la defendon de neŭtra internacia lingvo (momente, Esperanto) kaj ĝian potencigon en ĉiuj lokaj, naciaj kaj internaciaj grupiĝoj.
Nacioj kaj naciismo
Nacioj estas produktoj de la historia evoluo. Ĉe kapitalismo, ili estis bazoj por fondi ŝtatojn, povo-estaĵojn de la aŭtoktona kapitalista klaso. Tiuj ĉi ŝtatoj subpremis kaj subpremas naciojn subprematajn aŭ najbarajn. Lukto kontraŭ tiu ĉi subpremo havas aspekton ege probleman por la proletaroj de ambaŭ, nacio subpremanta kaj nacio subpremata; ĉar ĝi povas kontraŭmeti kaj dividi tiujn proletarojn. Do, oni necesas zorge enkadrigi tiun lukton kontraŭ la nacia subpremo, ene de ĝenerala formulado de proleta internaciismo kaj klasa sendependeco rilate al ambaŭ burĝaroj.
Naciismo estas aparta malbona en subpremantaj nacioj, kiuj uzas ĝin por doni interklasajn formuladojn al ilia lukto ekspansiisma, predanta kaj privilegioj-defendanta. Sed ankaŭ estas aparta trompista kaj kontraŭa al proletaj interesoj la naciismo de la subpremata nacio; per tiu ideologio, la burĝaro provas konstrui interklasan fronton, kiu ĉiam finas favore al politikaj celoj de la burĝaro de la subpremata nacio, aŭ de la subpremanta, aŭ de ambaŭ, sed neniam favore al proletaro nek la aliaj laboristaj klasoj.
Sendependeco de klaso
Historiaj spertoj pruvas, ke ĉiaj inter klasaj formuladoj kondukas al rezigno de la propraj celoj de la laborista klaso kaj, sekve, al tenado de la burĝa ordo. La klaso, kiu devas fari la revolucion kaj konstrui la novan socion, estas la proletaro, trenanta malantaŭe sin aliaj laboristaj klasoj kaj subpremataj sociaj sektoroj. Ni neniam povas forgesi, ke la burĝaro, laŭ difino de ĝia ekonomia kaj socia pozicio, estas ĉiam malamiko de la proletaro. En ĝeneralaj temoj, kiuj povas koncerni "la tutan socion" (Ekz. subpremado de naciaj kulturoj, de virinoj, rasismo, planeda detruado...), ekzistas ĉiam du respondoj diferenciitaj laŭ klaso kaj tiuj respondoj estas antagonismaj.
Sendependeco de klaso ĉiam havas kiel necesa komplemento defendon de la sendependeco de ĉiuj laboristaj organizaĵoj rilate al ŝtato aŭ iun ajn estaĵo ligita al interesoj de kapitalo, inkludinte aparte religiajn instituciojn. Male, la movado integrigiĝis al la burĝa ŝtato. Per gravulaj anoj, sindikaj reprezentejoj, instituciaj postenoj, financado, ideologio mem, ktp., la burĝaro restarigas la movadojn, degenerigas la organizaĵojn kaj nuligas la luktojn.
Klaskunlaboro kaj popolaj frontoj
Ni denoncas kaj bataligas ĉiujn politikojn de klaskunlaboroj, kiujn faras la estraroj de la malnovaj reformistaj aparatoj (PSOE, EU, CCOO-UGT) o de la novaj, kiuj eĉ nomiĝas «kontraŭkapitalistoj" (Podemos, CUP, Bildu). Tiaj politikoj trompas la laboristojn kaj paralizas la lukton per promesoj, kiuj estas akordigeblaj kun kapitalismo, kaj kiuj ne solvas la problemojn kaj estas facile rekuperotaj de la burĝaro.
Ni aparte denoncas ciajn blokojn, kiel : "popola fronto", kiuj ligas la "maldekstrajn" organizaĵojn kun burĝaraj fraktioj . Tiaj blokoj submetas tiujn organizaĵojn al politikaj kaj sociaj celoj de la burĝaj aliancanoj, kaj konvertas ilin en iliajn "amasilojn", kiel okazis kun la CUP kaj la tuta "Sendependentista maldekstro" dum la kataluna "procezo"
La internacia historia sperto, kiel en Hispanio 1936 kaj Ĉilio 1973, montras krome, ke dum la revoluciaj krizoj, la popolaj frontoj atakas la organon de laborista potenco, (Komitatoj, industria ŝnuro) tiel preparinta la malorientadon kaj malvenkon de la proletaro antaŭ la faŝita reago.
Programo kaj praktiko
Al intervena programa nivelo, ni taksas tion, ke la agado de grupo en sia tuja propra medio (ĉe la teritorio de la burĝa ŝtato, kie ĝi troviĝas) estas konformigita de la lokaj kaj historiaj apartaj cirkonstancoj. Ĝusta praktiko de iu proleta organizaĵo devas baziĝi en dialektika analizo de tiuj cirkonstancoj (ekonomiaj, politikaj, sociaj, lukto kaj rilatoj inter la klasoj, ktp.) per precizo de la aktualaj sociaj fortoj kaj la referenc-kadro de la klasbatalo. Tiu analizo starigita, la programo inkludos koherajn proponojn lokajn, naciajn kaj ŝtatajn, bazinta en la konscio kaj nunaj bezonoj de la laborista klaso, kiuj helpos homojn por trovi vojon inter iliaj postuloj kaj la programo de la socialista revolucio, kiu devos realigi, kiam ĝi konkeros la povon.
Sekve, gravega flanko de nia laboro estas la plej dissendo de niaj analizoj kaj proponoj, por doni al proletaro elementojn por kompreni la realon, kaj historian kaj socian, kaj tiel ebligi agi en ĝi. Tio helpos la laboristajn aktivulojn por verki bildon kaj argumentaron pro ili uzi fronte la silentadon aŭ la deformitan imagon, kiujn la burĝaro donas de la konfliktoj kaj la socian devenon ĝenerale.
La bazaj linioj de tiuj postuloj inkludos:
- disdonadon de laboro per labortempo redukto sen salajro malkresko, ĝis malapero de la senlaboro ; eksproprietigo sub laborista kontrolo de strategiaj elementoj de funkciado de la kapitalista ekonomio;
- defendon kaj pligrandigon de la saneco kaj klerigado, kiuj estu universalaj, publikaj kaj senkostaj; absolutan laikecon de la ŝtato, saneco kaj klerigado, finon de la publika financado de la religioj, ĉu rektan aŭ malrektan;
- forigon de ĉiu subpremanta leĝaro kaj ĉiu limigado de la demokrataj rajtoj de laboristoj kaj popoloj; egalejon de rajtoj por ĉiuj gelaboristoj, inkludanta kaj specife la dokumentata kaj maldokumentata migrantoj ;
- finon de la salajra, labora kaj socia diskriminacio de la laboristinoj , kaj de la migrantoj kaj de ĉiu minoritato, kiun ĝi suferas;
- Garantion de digna loĝado por ĉiuj la gelaboristoj, malfondon de la subpremantaj fortoj kaj de la burĝa armeo; organizaĵon de la memdefendo de la laborista klaso kaj de la subpremadoj.
Nia programa praktiko defendos luktajn kaj organizajn rimedojn, kiuj kreskigos la demokratan kontrolon de la klaso sur sia propra movado kaj utilos por kontraŭstari iun ajn agadon de la burĝaj organizaĵoj aŭ la politikaj kaj sindikataj aparatoj, kiuj estas iliaj komplicoj, kiuj senĉese trompas, disigiĝas kaj paralizas la proletan movadon.
Tiuj rimedoj esence estas: preferan potencadon de la organizado de luktoj ekde asembleoj memregantaj de laboristoj, kiuj elektas revokeblajn delegitojn por kontroli ĉiujn interkonsentojn kaj malmunti regadaĉon de ĉiaj reakciaj sindikaj burokrataroj. Tio estas, unuecaj komitatoj de fabriko, kiuj agos kiel laborista kontrolo; la internacia kunordigado de luktoj; la subteno al kolektivismaj iniciativoj, ktp.
Unuvorte, ni estas engaĝitaj en la konstruado de nova revoluciema organizaĵo, kie unueco de teorio kaj praktiko kapabligos nin por starigi nacian kaj internacian agad-programon.
Ni grupiĝu en rond’,
Kaj la Internacio
Triumfu en tutmond’!
Februaro 2018 - Majo 2019