Nun, februaro 2021, la perspektivo de la novaj faktoroj agantaj laborista klaso, al Katalunaj landoj kaj en Hispanio ĝenerale, estas sufiĉe problema. Kadre de la ekonomia krizo antaŭ la apero de la pandemio, la novaj faktoroj estas: la rekta agado de la pandemio , la ŝanĝoj en la politikoj kaj en la leĝaro, ambaŭ derivitaj de la eŭropa kadro kaj de la interna dinamiko de la ŝtato.
La rekta agado de la pandemio
Unue, la pandemio daŭre influegas la loĝantaron, precipe la laboristan klason, kiu estas submetita al aparte severaj kondiĉoj de movebleco kaj laborilatoj. La rezultoj de la vakcinado estas malproksime al tio, kion oni atendis; parte pro malfruoj de farmaciaj kompanioj kaj iliaj malhelaj internaciaj komercaj fimanovroj. Sed ankaŭ grandparte pro la ĝenerala decido de la hispana registaro kaj la regionaj aŭtoritatoj pri la permesado de la malsano-disvastiĝado kun la malplej ebla paralizo de la ekonomio, ĝis la hospitaloj tre proksimis al kolapso. La celo estis «savi kristnaskon» en benefico de la komerca kaj gastiga industrioj, koste de la sano de malsanuloj (de COVID-19 kaj aliajspecaj), de publikaj sanaj elspezoj kaj sanaj laboristoj, denove elĉerpitaj ĝis la limo, kiel dum la unuaj monatoj de la pandemio. Kristnasko ne estis «savita» kaj nun, laŭ la registaro, la kulpo de la katastrofa ondo estas de la loĝantaro kaj de iliaj familiaj kunvenoj.
La efiko de la pandemio sur la ekonomio estis de 11 % de falo de malneta enlanda produkto en la Hispana ŝtato, akompanata de elfluego de publika ŝuldo, kiu kreskis je 11% dum la sama periodo, pro aldonaj sanaj elspezoj; la konkreta sekvo en la laborista klaso estis la pliigo de senlaboreco, precipe en la sektoro de servoj. Tutŝtata senlaboreco atingas tre alta nivelo, de la ordo de 12 %, kaj survoje kreskos eĉ pli, malgraŭ la atendata resaniĝo de la Mep, de 3% en 2021. Krome: kiam ni parolas pri la senlaboreca nivelo, ni devas memori, ke signifa parto de la laborista klaso estas en ne regula ekonomio, kaj ke tial ĝia evoluo ne estas konsiderata tie.
La etburĝaro dediĉita al servoj ricevis rimarkindan punon, kio rezultigis la ruinigon kaj proletariĝon de grandparto de ĝi.
Promesoj de la registaro pri paralizado da elpeloj kaj kontrolado de la lupagoj de loĝejoj estas nur kiel malseka papero. Malriĉeco disvastiĝas, kaj kune al ĝi la nutra malsekureco. Grava indikilo estas la 1,63 miliono da homoj, al kiuj en februaro 2021 servas la manĝbankoj aligitaj al FESBAL, 60 % pli ol la averaĝo de la jaro 2020 .
Sed la krizo ne influas ĉiujn egale. La grandaj firmaoj interne kaj ekstere: bankoj, elektroj, medikamentoj kaj sanoj, la «teknologiaj firmaoj», daŭre riĉiĝas kaj ridegas pri la timemaj provoj de la loka burĝaro, kiu per la ŝtato celas kontroli ilin kaj akiri de ili iom da kromaj impostoj
La eŭropa kadro
La situacio de la sano situas en la cikla ekonomia krizo, kiu estis okazinta sendepende de la komeco de la pandemio. Ĉi tiu cikla krizo tradukiĝas al konfrontiĝo inter la plej potencaj ŝtataj burĝoj, precipe inter Usono, Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Komercaj militoj kaj protektismaj bariloj negative influas eksportadon de varoj kaj sekve senlaborecon kaj laborstabilecon.
La signifa injekto de eŭropaj financoj por revivigi la EU-ekonomion celas ne nur kontraŭbatali la danĝeron de vastaj sociaj eksplodoj sed ankaŭ malfermi novajn («verdajn») merkatajn niĉojn por kapitalo, kaj tiel plue faciligi la akiron de kapitalaj gajnoj per la kreskanta forigo de laboristaj rajtoj. Specife la hispana registaro postulas novan laboran kaj pensian reformon. Koncerne ĉi tiujn, ekzistas premo por disigi la kreskon de pensioj de la kresko de la vivkosto, kaj ankaŭ la kalkulon de la emerita pensio dum pli vasta tempo ol nun. De tio rezultigus malpliigon de averaĝaj perceptoj de laboristoj kaj la malfermon de «komerca spaco» por la banka komerco de privataj pensiaj fondusoj.
Alia aspekto, komplementa al antaŭdirita, estas la banka premo por ŝtatoj enkonduki privatan administradon de publikaj pensiaj fondusoj. Bankoj provas pliigi sian penetradon en la suka mondo de emeritiĝaj pensioj, por aktivigi la malkreskantan bankan enspezan indicon. Nuntempe, individuaj pensiaj planoj montriĝis ne sufiĉaj kaj malsukcesaj; la nova propono estas pensita kiel instrumento por eniri precipe en la kampon de memstaruloj kaj laboristoj de malgrandaj kaj mezaj entreprenoj. Temas nun pri kreado de «paralela emeritiĝo», generita laŭlonge de laborvivo de laboristo...kaj de la «malavara» kontribuo de la dungantoj!.
Ĉio ĉi helpas konfirmi la interpreton, kion ni jam faris en aliaj IKC -artikoloj, pri la moninjekcio proponita de EU.Temas pri aktiviĝo de la ekonomio, devitaligita per la ekonomia krizo. Tiel, provanta trakti la agreseman ekonomian ekspansion de Ĉinio kaj la usonajn protektismajn barilojn, sen forgesi la protagonistemon de novaj kapitalismaj gigantoj kiel Google, Amazon aŭ Alibaba. Tial, ili fokusiĝas al industriaj sektoroj ligitaj al klimata ŝanĝo, ĉar ili estas «estontecaj» sektoroj, kiuj povas stiri kapitalinveston kaj la generadon de kapitalgajnoj. Simpla kapitalisma kalkulo, ne malproksime de koncepte financi la ekonomion de lando, kies infrastrukturo estis detruita de milito. Tamen kun retitiĝinta laborista movado, ĉi tiu strategia movado estis kunigita kun redukto de la rajtoj kaj vivnivelo de la laborista klaso, por detrui tion, kion ili nomas la «sociala ŝtato».
La hispana registaro
Ene de tiu registaro ni trovas la streĉon inter la tendencoj de liberala kapitalismo; eksponento de ĝi estas la ministrino Calviño, laŭ la tradicio de ministroj pri ekonomio de PSOE, de Boyer al Escrivà, tiel proksima al la banko. Kaj la «gestema socialdemokrateco» reprezentata de Podemos, kiu ŝajnas esti la sola bremso de kelkaj kontraŭlaboristaj iniciatoj rekte gvidataj de la PSOE. La sola, ĉar la sindikatoj UGT kaj Comisiones Obreras ne faras seriozajn agadojn kontraŭ la planoj de la registaro.
Ĉi-kuntekste okazas la katalunaj elektoj. Kun la logaĵo de la pardono de la malliberoj neniam alvenanta, la strategio de la registaro kaj de la granda amaso da burĝaro engaĝita al ĝi estas la redirektado de la sendependa «procezo» al federaciiga projekto, pilotata, kompreneble de PSOE. Neniu scias, kion tio signifas krom esti bunta papero por envolvi la hereditan monarkion de Franko. Kaj daŭre nei al la homoj de Katalunio, kiel aliaj en la ŝtato, sian rajton decidi sian rilaton kun la resto. Ĉiukaze ĉiuj partioj de la «sendependisma» bloko-ĉiu laŭ sia maniero kaj kun sia propra lingvo-revenis al la faldo de la statu quo aŭtonomista kaj nenio grava ŝanĝiĝos post la balotado.
La registaro PSOE-Podemos, malgraŭ limigitaj promesoj, daŭras sen fari ŝanĝojn al subpremaj leĝaroj kiel la leĝoj «buŝo-ŝtopila» kaj laboristaj aŭ la modifo de la punkodo; neniu demando pri la ekonomia detruo produktita de la katolika eklezio sub la aŭspicio de la «konkordato». Nek la elpeloj haltis, nek la minimuma vivsalajro funkcias: nur malgranda parto de tiuj homoj, kiuj petis ĝin, aliris ĝin kaj ĝi estas tiel mizera, ke ĝi ne permesas al ili pagi eĉ la plej malaltajn lupagojn en la grandaj urboj. Eĉ malpli tio ŝanĝis la kruelan migradan politikon, kiu malliberigas migrantojn en CIES, militigas limojn kaj liveras la plej neregulan loĝantaron al pli perforta ekspluatado.
Jen, kion faras la maldekstro de la kapitalo: gestadi per bagatelaĵoj kaj politikaj sensencaĵoj, sen modifi ion ajn kun vera signifo en la klasbatalo!.
La korupto de potenco
La koruptaj strukturoj de la ŝtato estas klare evidentaj, komencata de la reĝo Juan Carlos, kiu fuĝis de la lando por eviti la tutan misfamigon de la reĝa krono. Sed kie la korupto estas pli struktura kaj kolektiva, ĝi estas inter PP-membroj, kiuj havas aŭ havis pezon en la ŝtata administracio, kie translokigoj de mono de firmaoj al politikistoj kontraŭ asignado de konstruadoj kaj similaj aferoj. La tiel nomataj kazoj Gürtel, Bárcenas aŭ Villarejo montras partion kun fraŭda financado dum jardekoj kaj registaron de PP, kies membroj kolektis grandajn kvantojn da nigra mono ene de ĝenerala dinamiko de kontraŭ leĝa partia financado kiel partia subjekto kaj de ĝiaj gvidantoj individue. La kazo Villarejo, kiu ampleksas ĉiun alian, kaj impresan nombron da konataj kaj ne konataj kazoj, montras, ke koruptado en la ŝtataj kloakoj estis parto de la ĉiutaga funkciado de la ministerioj pri internaj kaj justecaj ministerioj, nun dediĉita al spionado kaj falsado de pruvoj kontraŭ politikistoj (Podemos, katalunaj politikistoj..) , nun al ekonomia spionado aŭ detruo de pruvoj por kompanioj Ibex (BBVA, Iberdrola..).
La konsekvencoj de la daŭraj provoj pri la potenca strukturo de la dekstro ankoraŭ estas tro fruaj por scii, sed plej verŝajne temas pri fuĝo de voĉdonantoj de PP al proksimaj partioj, inkluzive de la «socialisma» partio de PSOE.
La laborista movado
La laborista klaso vere havas tre malmulte da aktiva politika protagonisteco nuntempe; estas tre malmultaj rimarkindaj organizitaj defendaj movadoj, kiuj estas tre koncentritaj en Eŭskio. Ni ne diru, ke ili reprezentu ĝin, ĉar nur la demokrataj organoj de la klaso povas ĝin reprezenti. Ĉi tiu vera manko de organiza forto signifas, ke la faŝismo de movadoj kiel Vox ne estas aparte interesa de la burĝaro, kiu nuntempe vetas-kiel en la resto de EU-pri parlamentarismo. Sed organizita faŝismo estas tie, kiel latenta minaci, kun evidenta kunkulpeco en la armeo kaj la polico, kiel montras la konversacioj de kelkaj militistoj en la rezervo, celanta «mortpafi pli ol dudek milionojn da hispanoj».
La sociaj eksplodoj
Tamen, ci «ripozo» ŝajnas la preludo de la ŝtormo. Grandaj sektoroj de la laborista klaso, inkludanta, nature, la senlaboroj, troviĝas en grava situacio de streĉo pro la situacio socio-ekonomia kaj la subpremo de la potenco. Jen, kiam iu sukceso frapas al ĝi, reagoj okazas, kiuj iras ekde manifestacioj de malakcepto ĝis la violenta eksplodo. Anekdota okazintaĵo evidentigas ĝin: en Linares, andaluza vilaĝo, kiu havas altan indekson de senlaborejo, du policanoj liberaj de servo en trinkejo, bastonadis la servisto kaj lia filino, kiu defendis lin. La sekvonta tago okazigis popolan furiozan reagon, kun violentaj bataloj kontraŭ la polico.
Kelkaj tagoj poste, okazas eniro en prizono de rapo-kantisto pro tio, ke liaj kanzonoj estis konsideritaj insultantaj por la monarkio. Tio eblas per aplikado de la «buŝo-stopilo» leĝo kaj dementaj artikoloj de la reformita pena-kodo, kiujn PSOE kaj Podemos promesis reformi. Tiu ĉi leĝo partoprenas de la burĝa leĝa movado, kiu en kelkaj landoj celas la kreskado de la aŭtoritismo kaj krimoleco de la opinioj kontraŭaj al reganta politika sistemo; tiel ke ili proksimigiĝu, aŭ superu la nivelojn de opinio-detruemo de la iaj diktaturoj de la pasinteco.
La reakcia movado pro la malliberigo de la kantisto estis grandega, precipe inter la junularoj de Katalunio, Valencia Lando kaj Madrido. La respondo al la atako kontraŭ sinesprimlibereco servis kiel fuzeo por eksplodo de frustrita junularo kun komplika estonteco. Ĉi tiu movado ne finiĝis kaj certe havos postefikojn sur diversaj frontoj. Precipe, se la respondo de la ŝtato (centra kaj aŭtonomaj registaroj) daŭre estas la furioza subpremo de la lastaj tagoj. En Katalunio, la situacio devigis la «polican modelon» estis pridubitaj de la partioj mem, kiuj preparas formi registaron, inkluzive la CUP. En Valencio, kritikoj de la urba registaro kaj iuj politikaj fortoj -Compromís- ekaperigis histerion kaj manifestaciojn de policaj sindikatoj. En Madrido, la kritikoj estis kontraŭ Podemos, kiu, pro voĉdonaj kialoj aŭ ne, devis esprimi iujn evidentajn verojn eĉ al la burĝa konscienco, sed kiuj brulas, kiam ili estas diritaj en politika diskurso: ke la hispana demokratio ne estas « plena», kaj ke la manifestaciantoj havas «ian» pravecon en ilia defendo de esprimlibereco. La fronto en defendo de polica subpremo kontraŭ junuloj ne volas permesi eĉ ĉi tiun malgrandan koncesion al la kritikantoj. Kvankam ili bone konas la duoblan lingvon de Podemos, kiu kiel bona orda partio asertas, ke la ŝtataj sekurecaj fortoj kaj korpoj «havas devon» interveni por «malebligi, ke malgranda manifestacio finiĝos en kaoso, kiu tiam estas uzata de la dekstro» (Enrique Santiago tion diris).
Preter la konsekvencoj por burĝa politika teatraĵo, granda parto de la laborema kaj klera juneco, klare aperas kiel aktoro, kiu vidas frustritaj siajn aspirojn al minimume digna vivo, kaj kiu estas tute ne kontenta pri ĉi tiu situacio. Tiusence ni alfrontas manifestiĝon de la klasbatalo: kie la dominanto ne povas daŭrigi kiel antaŭe kaj bezonas pli da subpremaj leĝoj kaj la dominantoj ne povas daŭri kiel antaŭe. Klasbatalo, motoro de la historio.
Perspektivoj pri agado
En la nuna situacio, tiel nova kaj tiel malnova samtempe, ni bezonas direkti niajn energiojn al disvolvado de nia organiza ŝtofo kaj al partoprenado en la luktoj por atingi ĝin. Ni devas klopodi por pliigi la nivelon de konscio kaj trejnado de batalemaj laboristoj, kiun ni povas atingi.
Oni notu la malproksimigon de la laborista movado de la sindikatoj kaj partioj de la kapitalo (PSOE, Podemos, UGT, CCOO), ĉar ili kondukus al sateliteco de la luktoj en benefico de la «maldekstro de kapitalo».
Oni necesas analizi, klarigi kaj helpi la laboristajn avangardojn prepariĝi por reagi al la venontaj atakoj de kapitalo por igi la laboristan klason pagi la fakturon por la krizo, en danĝera medio, kie la etburĝa klaso, kaj eĉ paro de la laboristaro, povas esti facile kaptita de delira faŝismo.
Resume, ni devas labori por malfermi perspektivon de socialismaj laboristoj antaŭ la evoluanta kapitalisma barbareco.