Ne al krima interkonsento por grandigi la NATON!
Nia kondamno de ĉi tiu krima aranĝo estas senkondiĉa. La ekspansio kaj plifortigo de NATO okazas en la kunteksto de tutmonda konfrontiĝo, kaj eble morgaŭ malferma milito, inter la malnovaj imperiismaj potencoj gvidataj de Usono kaj la nova imperiisma ĉin-rusa bloko naskita de la kolapso kaj la kapitalisma transformo de la malnovaj Stalinismaj reĝimoj.